Bonvenon al nia retejo

Internacia Naĝkonkurso por Naturistaj Esperantistoj Okazos en Parizo

来源:Ret-Info    更新时间:2019-07-06 20:43:04    作者:管理员    浏览:65

Ĉi jare la unuan fojon naturistaj esperantistoj povas partopreni internacian naĝkonkurson en Parizo kaj defendi la kolorojn de Esperanto tra nia asocio INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista). La naĝkonkurso okazos la 19-an de oktobro 2019, kaj estos parto de tritaga semajnfino kun multaj eventoj.

La evento konsistas en unu tago da nuda naĝkonkurso en tute internacia kaj amika estoso. Dum tiu tago ni povos ambaŭ partopreni en sporta evento kaj evidentigi al ĉiuj la efikon de nia internacia lingvo.

INF-FNI orgnizas ĉiujare internacian naĝkonkurson en oktobro. Dum tiu evento, ĉirkaŭ ducent naturistaj naĝantoj de diversaj nacioj konkuras en diversaj naĝoj por obteni medalojn. Ekde tiu ĉi jaro, Esperanto, tra INOE, estos agnoskita samnivele kiel la grandaj nacioj. La partopreno en la konkurso kostos 120 EUR po naĝanto, kiu inkluzivos krom la konkurso mem, du noktojn da restado en Parizo, du vespermanĝojn, du matenmanĝojn, la sabatan tagmanĝon kaj gviditan viziton de Parizo dimanĉe.

Por aliĝi nome de INOE, bonvolu kontakti la estraron de INOE antaŭ la fino de julio respondante al tiu ĉi mesaĝo aŭ per la kontakformo de la INOE-retejo: https://www.esperanto-naturismo.org/kontaktu-nin

kep1.jpg

评论区

表情

共0条评论
  • 这篇文章还没有收到评论,赶紧来抢沙发吧~

随机新闻

点击排行

评论排行榜


0.0514s