Bonvenon al nia retejo

Al Mia Filo

来源:原创    更新时间:2019-01-15 20:48:53    作者:Gajo    浏览:476
ne ploru tie!
for de mia tombejo!
nu, mi ne mortas!  

jen, la printempa  
pluvo nutras la florojn,
tion mi helpas.  

jen, la somera  
sunlum' vigligas ĉion,
mi en la brilo.  

jen, la aŭtunaj
ruĝaj folioj pompas,
mi 'stas en ili.
 
jen, kiam vintras,
disflugas neĝaj flokoj,
mi 'stas neĝero.  

jen, mi kun nuboj  
sur la ĉielo naĝas,
ĉiam vin benas.  

kara, ne ploru!
for de mia tombejo!
mi 'stas ne tie! 


评论区

表情

共0条评论
  • 这篇文章还没有收到评论,赶紧来抢沙发吧~

随机新闻

点击排行

评论排行榜


0.0427s